Kreiva metiejo
El EsperantoSk, la libera enciklopedio.
| Enhavo |
Atentu!!! Aranĝo estas pro organizaj kialoj ŝovita je marto 2006
dato de la aranĝo: 10a-12a de marto 2006 (ven/dim)
Kreiva metiejo – nun kun temo "Stelaro"
Jam la 4a kreiva metiejo (KM) = angle "workshop" okazos dum la 10a-12a de marto 2006 en Partizánske (Stelobservejo: Hornonitrianska hvezdáreň Partizánske - www.hvezdaren.sk ), kun ĉefa temo stelo, stel-aro
Entute okazis jam 3foje t.n. "Kreiva metiejo" - aranĝo por kreemaj Esperantistoj - verkistoj, tradukistoj, ... simple artistoj ĉiuspecaj.
Ekde la 24-a ĝis la 26-a de oktobro 2003 Liptova Esperanto klubo (Janko Vajs) organizis renkontiĝon Kreiva metiejo en Topoľčianky. La ĉefa temo tiam estis ĉevalo. Nun prepariĝas eldono de la materialo de tiu metiejo - kiu espereble aperos dum la 4a metiejo je KD ROM.
Kotizoj: 800,-SKK / 22 EUR por "ordinara ĉeestonto" = sen kontribuo.
500,-SKK / 14 EUR por "kontribuanto"
La kotizo inkluzivas aliĝkotizon, 2 x tranokton, manĝojn (ekde vendreda vespermanĝo ĝis dimanĉa tagmanĝo).
Atentu! La lokoj estas limigitaj je maksimume 25 personoj!
Reta aliĝilo por la aranĝo troveblas ĉe: http://www.stelaro.esperanto.sk/ La ideo de metiejoj estas venigi kaj kolektigi homojn, artemajn, kreemajn, kiuj verkas, kreas en E-o, aŭ simple emas kulturajn aferojn, kaj arton kiel esprim-rimedon. Ĉiu homo, ĉeestonta/anta estas petata verki/krei ian priteman aferon antaŭ la okazaĵo, kaj alporti kaj poste prezenti la verkon al la "publiko" = aliaj ĉeestontoj dum la aranĝo (tiukaze ŝi/li havas rajton je rabato por la aranĝo). De la verkoj estos farita fine broŝuro (eble nur elektronika, dependas de mono), kolekto de verkoj - eble aperos kune kun la priĉevala kolekto.
Same okazos: - faka prelego pri astronomio, - prelego pri verkado, tradukado - spektado da filmetojn pri astro-objektoj, - rigardado da steloj, suno(kaj ĝiaj makuloj), - babilado pritema, - teumado, - kafumado... :-)
Pluajn informojn petu ĉe: petro(ĉe)ikso.net poŝtel:+421 902 203 369
Pli detala programo:
vendredo:
14:00 - 18:00 alvenado
18:00 - 19:30 vespermanĝo
19.30 - 20:00 interkona vespero
20:00 - 21:00 vespera programo - prelego de la direktoro
21:00 - 22:00 observado de steloj
22:00 - 24:00 filmprojekciado, libera programo - babilado...
sabato:
8:00 - 9:00 matenmanĝo
9:00 - 10:30 prezentado de verkoj
10:30 - 11:00 kafopaŭzo
11:00 - 12:30 prezentado de verkoj
13:00 - 14:30 tagmanĝo
14:30 - 17:30 vizito de la Muzeo de Puškin
18:00 - 19:30 vespermanĝo
20:00 - 20:45 3D vespero
21:00 - 22:00 sci-fi anguleto
22:00 - 24:00 filmprojekciado, libera programo
dimanĉo:
8:00 - 9:00 matenmanĝo
9:00 - 10:30 terminologia anguleto
10:30 - 11:00 kafopaŭzo
11:00 - 12:00 faka prelego : Astronomia mondo
12:00 - 13:00 konkludoj, proponoj por onta KM
13:00 - 14:30 tagmanĝo
14:30 - 16:00 foriro
Mapoj kaj informoj pri SK kaj pri la urbo Partizánske mem troveblas (en la lingvoj SK, CS, EN, DE, FR) ĉe la paĝaro: http://www.supernavigator.sk/navigator/
La geografiaj koordinatoj de la stel-observejo estas N 48,6303° E 18,3414°.
Vojaĝado: pri la plej taŭga vojaĝmaniero kaj forir-/alven-tempoj vi povas ekscii je la paĝo: http://www.cp.sk (informoj troveblas en SK, DE, EN)
Organizantoj (SKEJ kaj SKEF) invitas vin ĉiujn kaj ĝojas pri renkontiĝo dumaranĝa.
Ligiloj
- Fako (kontribuaĵo ĉe Kreiva metiejo 2003) (http://www.fphil.uniba.sk/~minich/poemoj/fako.html)
- La kato kiu iradis sole (kontribuaĵo ĉe Kreiva metiejo 2003) (http://www.fphil.uniba.sk/~minich/poemoj/solkato.html)
Bildoj
- Mapeto de la urbo Partizanske (http://vikio.esperanto.sk/_bildoj/mapeto.jpg)
- La observejo (http://vikio.esperanto.sk/_bildoj/observejo.jpg)
