Diskusia:Esperanto - Lingua Incognita

Z Vikio, encyklopédie slovenského esperantského hnutia

Saluton! Bonvolu pridiskuti la kreadon de DVD disko. Klaku "edit" kaj skribu viajn komentojn sube, kun subskribo.

Diskutante pri enhavo, bonvolu pripensi:

  • ĉu la enhavo estas utila
  • ĉu ni povas (laŭ-leĝe) aldoni tiun enhavon al nia DVD

La labor-plano estos proksimume tia ĉi: Ĉiuj enhavoj kolektiĝos ĉe mi. Mi provos doni al ili la unuiĝitan aspekton. Mi sendos la preparitajn aĵojn al interesiĝantoj por prikomenti.

Mi bezonos de vi la aspekton, kaj ideojn kion kaj kiel aldoni.

-- Viliam Búr, 2006-03-21 14:36


Do, la komenca demando estos: Kie ni povas preni elektronikajn esperantajn librojn kaj kantojn?

La kondiĉoj estas, ke:

  • ili estu preneblaj kaj disdoneblaj libere
  • ili estu (teknike kaj enhave) altkvalitaj (do, ne teruraj)

Bonvolu skribi la ligilon tien ĉi; ankaŭ kun klarigo kial vi opinias tiujn librojn kaj kantojn libere disdoneblaj.

-- Viliam Búr, 2006-03-22 16:27

Personal tools