Katarína Nosková

Z Vikio, encyklopédie slovenského esperantského hnutia

Saluton, mi estas Katjo, iama prezidanto de SKEJ. Mi volus, ke ni ĉiuj estu daŭre en reciproka kontakto, ke unu sciu, je kio laboras aliaj membroj. Ĉiu povas ĉi tie peti aliajn helpi lin, kiam li havas iujn ajn problemojn aŭ nur serĉas kunlaborantojn.

mia retpoŝto: k.noskova@wp.pl

Projektoj

  1. tradukado de lernu!, redaktado de vortaroj
  2. esperantaj krucenigmoj kaj ŝercoj
  3. en la kadro de TEO (Transmontana Esperanta Organizo) ankoraŭ disdonado de afiŝoj, informado pri Esperanto je mia uni
  4. preso de novaj inform-afiŝoj kaj ilia disdonado en librejoj de multaj urboj
  5. Eŭropa tago de lingvoj - 26.9. - aperigo de afiŝoj
  6. kontribuo per artikoloj pri Esperanto al NEesperantaj gazetoj
 nova: magazeno Flavour http://www.imagmedia.sk/Magazin.aspx?ID=9
  1. etaj prelegoj pri Esperanto je baz- kaj mezlernejoj
 jam estis: du mezlernejoj en Bratislava (organizis Majka Minichova)
            unu mezlernejo en Trnava
 aktuale:   Gymnazium Angely Merici en Trnava - 17.9.08
  1. kroniko de TEO - mi komencis skribi kronikon de mia klubo, elektronikan version vi trovos je paĝaro http://teo.esperanto.sk, baldaŭ aperos ankaŭ papera formo!

Planoj

  1. kroniko de SKEJ kaj TEO
  2. prezento de Esperanto per mia bakalara laboro sekvan jaron - "Valenta modelo de verbo de kompara vidpunkto en la Slovaka, Germana kaj en Esperanto"
  3. prezentado de Esperanto dum festivalo Pohoda 2009 - ni ne scias ankoraŭ, ĉu la organizantoj ebligos tion. Sed vi povas al mi skribi, se vi volontus iri propagandi Esperanton, kompreneble por vi senpage!
  4. kontribui per artikoloj pri Esperanto al NEesperantaj gazetoj
  5. kurso de Esperanto en Centro de libera tempo
  6. komune kun KuboF retpaĝo kun esperantaj ŝercoj kaj krucenigmoj
  7. kaj la plej grava: akiri novajn membrojn (pretere, ni havas novan membron - Lenka Sekerešová! Bonvenon al SKEJ :))
Personal tools